Vivo en la Centra Oficejo

Iru al: StartpaĝoLigilojEsperantoNorvega futbalhistorioNorvega gramatikoBicikladoTekstoj


[Tiun ĉi tekston mi verkis dum mi laboris kiel volontulo en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Rotterdam, Nederlando, inter aŭgusto 1995 kaj julio 1996. Ĝi unue aperis en Norvega Esperantisto, n-ro 5, 1995 sub la titolo «El la Centra Oficejo de UEA». Poste ĝi ankaŭ represiĝis en Eventoj kaj laŭdire citiĝis en la Esperantoelsendo de Pola Radio.]


Mi volontulas ĉi tie en la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam jam preskaŭ du monatojn. Mi venis fine de aŭgusto, kaj restos ĝis majo inkluzive. En tiu perspektivo mi ĵus alvenis. Kaj tiel mi sentas min, ĉar la tempo vere forflugas.

Nur malmultaj el vi konas min. Kaj mi ne konas vin, se vi ne hazarde membras en la Esperanto-klubo de Stavanger aŭ en tiu de Bryne. Aŭ se ni renkontiĝis en Tampere. Tiu estis mia unua UK. Fakte, mi neniam ĉeestis pli grandan Esperanto-renkontiĝon ol la Kristnaskan feston de Stavanger Esperantoklubo. Ĝin partoprenis dek...

Malkovrante la movadon
Nun mi sidas meze en la cirklo. En Nieuwe Binnenweg 176 mi sekvas la vivon kaj sorton de la Esperanto-movado tagon post tago. Nomoj ne plu estas nur nomoj, sed vizaĝoj - eĉ homoj! La revuo Esperanto ne plu estas nur la "oficiala organo de UEA", kiun mi konfesinde ĝis la fino de aŭgusto neniam legis, sed komputilaj dosieroj, kiuj estas sendataj al la presejo por reveni en la formo de krampita papero faldenda kaj enkovertigenda (kaj laŭdire eĉ leginda...) Kaj Biblioteko Hodler ne plu estas la biblioteko, sed tro malgrandaj ĉambroj kun tro multaj folioj.

Mi ne nur lernas koni la Esperanto-movadon, sed informiĝas pri tre malmulte konigitaj, sed gravaj flankoj de Esperantio. Ekzemple, ke la listo de ĉambroj en CO, kiu aperas en la Jarlibro, estas tre mankohava. Nek Ĉambro Merceij (sapejo) nek la Ĉambro Calado (martelejo) aperas. Ankaŭ ne Blanke - la biblioteka eskaleto...

Mi loĝas en Ĉambro Frank Netrval en la tria etaĝo - la volontula etaĝo kaj la subtegmentejo. La najbara ĉambro estas la TEJO-oficejo. Sekve mi ne havas longan vojaĝon al la oficejo matene. Krom se mi volas matenmanĝi. La kuirejo estas en la subtera etaĝo, kvar krutajn ŝtuparojn plu sube. Mi ne vere sopiras je montoj.

Miaj du mioj
Homoj kelkfoje akuzis min esti skizofreniulo. Mi ĉiam ambaŭ forte kontraŭis tian kalumnion. Sed nun mi ne plu scias: ĉar mi ne estas unu, sed DU volontuloj! Kaj por UEA kaj por TEJO. Laŭ norvega tradicio mi pritraktos la lastan unue.

La TEJO-volontulo havas tre belan vivon. En sia oficejo en tria etaĝo li sendube estas la pinto de la movado. De sia fenestro li havas la plej belan perspektivon en la tuta domo: al la 185 m alta Euromast. Li eĉ vidas arbojn. Tia perspektivo estas tre malofta en Rotterdam. Neniu kritikemulo iam konfrontas la TEJO-volontulon en ties oficejo, kaj se iu tamen faras, tiu nur mallaŭte prezentas la kritikon (iu iam kalumnie aludis, ke tiu rilatas al la jam menciitaj ŝtuparoj).

La TEJO-volontulo estas ia komunikilo inter la estraranoj kaj komitatanoj de sia organizo, kaj prizorgas korespondaĵojn, ĉu temas pri seminarioj de Konsilio de Europo aŭ pri informpetoj de bulgaraj neesperantistoj. (Rilate al informado li jam kun ĝojo konstatis, ke la norvega informilo pri Esperanto estas en la norvega nynorsk. Gratulon, Ulf!) Li ankaŭ prizorgas la dissendon de diversaj cirkuleroj kaj provas ordigi arkivon, kiu bedaŭrinde tre suferis pro tro ofta ŝanĝo, aŭ eĉ manko, de respondeculoj.

Kelkfoje li ankaŭ revivigas sian someran profesion ĉiĉeronante tra la domo vizitantojn el la plej diversaj landoj. La volontulo de UEA ankaŭ ne plendas. Li nur iomete ĝemas kiam Atie, la sekretariino, stakigas antaŭ li 5000 (aŭ ĉu estas ses nuloj?) etikedojn kun adresoj de Esperanto-abonantoj. La proponon, igi tiujn, kiuj diras ke neniu plu parolas Esperanton, glui la etikedojn, li trovas ne malbona. Ili neniam forgesus la malpravon. ĝi por ĉiam gluiĝus al la cerbo. Tamen, la gluado ne vere estas terura, kaj sekvas ĝin ĉiam la plej socia el ĉiuj taskoj: la enkovertigado. Tiu monata spektaklo ĉiam okazas en la konferencejo "Zamenhof", kaj estas ĉiam akompanata de babilado pri pli-malpli (pli malpli ol pli) seriozaj temoj.

Kiam la UEA-volontulo ne forsendas la revuon Esperanto (li krome ŝatas skribi salutojn sur la kovertoj al amikoj) li listigas uzitajn librojn, t.e. se li ne estas forsendanta la revuon Kontakto...

Kielland kaj danaj fromaĝoj
Kelkaj homoj eble preferus mortpunon ol listigi uzitajn librojn, sed la UEA-volontulo ŝategas librojn. Kaj inter la 1500 titoloj li trovas la plej diversajn eldonaĵojn solenajn kaj humorajn, sciencajn kaj ekleziajn, lernigajn kaj ridigajn. Li trovis i.a.tradukojn de Kielland kaj Obstfelder ("Prozo el danaj-norvegaj aŭtoroj") kaj lernolibron verkitan per rimoj ("Zauberwort Weltrekord"). Li ankaŭ lernis kiel fari tri-dimensian optikan iluziojn per kartono ("Amuzo per scienco") kaj ke Jacob Linzbach en 1921 proponis en sia libreto "Transcendentalgebra", ke oni skribu la vorton blindulo jene: kaj la vorton amiko tiel ĉi:
(i1 x i2)1/2...

En sia laboro la volontulo ankaŭ tenis inter siaj tremantaj manoj la klasikan "Danaj Fromaĝoj" de 1956, dum la renkontiĝo kun la libro "La sporta lingvo" kaŭzis viglan diskuton pri la futbala (aŭ piedpilka?) terminaro dum la kafopaŭzo.

En la kafopaŭzo la krome malpigraj oficistoj kunvenas en la manĝejo por kafklaĉi, same kiel en Stortingskaféen. Kaj ĉio okazas kompreneble en Esperanto. Ĉar krokodili rajtas nur tiu, kiu havas kvar piedojn, voston kaj skvamojn. Krom mi laboras 12 personoj en CO. Ili venas el dek diversaj landoj, kaj havas naŭ diversajn gepatrajn lingvojn (se britoj kaj usonanoj parolas la saman lingvon - pri tio povas diskuti la kleruloj...)

Esperanto - tamen viva lingvo!
Kaj jen la plej interesa aspekto de la volontulado: paroli la internacian lingvon fare de okulisto antaŭ iom pli ol 100 jaroj kiel ĉiutagan lingvon. Unu afero estas paroli pri Zamenhof kaj participoj en kluba kunveno, aŭ homaj rajtoj kaj organiza strategio en Universala Kongreso. Alia afero estas diskuti la vespermanĝon aŭ la lastan filmon duope en la kuirejo. Vortojn kiel sojlo, sitelo, dosierujo kaj krampeto vi simple devas lerni. Same nomojn de fruktoj, vestaĵoj kaj sentoj. La tutan tagon vi aŭdas ilin ĉirkaŭ vi, homoj kiuj dum jaroj parolas "nur" Esperante, sur nivelo tro malofte aŭdata, kaj kiuj vere havis la eblecon proprigi al si Esperanton, kaj kiuj sekve vere estas tiuj, kiuj formas la lingvon donante al ĝi idiomojn, sakrojn kaj aliajn nuancojn beligantajn kaj vivigantajn ĝin.

Tion ne povas tiu fari, kiu ĉiujare por unu semajno vojaĝas al Universala Kongreso por kunsidi kun aliaj akademianoj.

En tiu ĉi "lando" - tiu ĉi -io - en kiu mi loĝas jam du monatojn, Esperanto estas la hejma lingvo. Kaj tial la poliglotaj enloĝantoj ne krias pro anglaj frazeroj en Esperanta rakonto; ili ja parolas erare - same kiel norvegoj la norvegan. Sed ili parolas Esperanton anstataŭ nur elparoli ĝin.

Antaŭ du monatoj Esperanto estis por mi hobio kaj komunikilo. Ĝi ne estis iu idealisma, duonreligia dogmaro savonta la mondon. Ĝi ankaŭ nun ne estas. Nun Esperanto estas por mi lingvo. Viva lingvo. Eĉ.


© Kjell H. Ullestad - sist oppdatert 04.02.2007