Ĉu vizito de eksterteranoj?

- la mistera NIFO-ringo de Espevær

Iru al: StartpaĝoLigilojEsperantoNorvega futbalhistorioNorvega gramatikoBicikladoTekstoj


[Mi vizitis mem la tiel nomatan NIFO-ringon en Espevær la unuan fojon en 1997, kaj tute impresiĝis de la neklarigebla fenomeno. La artikolo unue aperis en Kontakto, n-ro 4, 1999 sub la titolo «NIFO vizitis Norvegion».]


En 1975 subite aperis granda, ovala ringo sur ebenaĵo sur la insulo Espevær en okcidenta Norvegio. Ĝis hodiaŭ neniu povis klarigi kiel ĝi aperis. Oni kulpigis infanojn, motorbiciklojn, fungojn kaj eĉ kuniklojn - sed la insulanoj certas ke vizitis ilin Ne Identigita Fluganta Objekto (NIFO).

Fungoserĉantoj malkovris la ringon la 7an de oktobro 1975. En la loko kie la insulanoj festas la somermezan feston, estis subite granda ovala ringo. 26 metrojn longa, 14 metrojn larĝa kaj kun ĉirkaŭumo de 63 metroj. En la 30 cm larĝa spuro la herbo estis platiĝinta, sed viva, sed la herbo ekster kaj interne de la ringo staris normale.

Unue oni pensis ke infanoj estis dancinta ringdancon, sed la herbo ĉie kuŝis en la sama direkto, male al se oni tretus sur ĝin (provu mem!). Poste ankaŭ montriĝis ke la tuta spuro premiĝis 5-10 cm en la grundon, kvazaŭ io grandega staris tie.

Vintro venis, kaj neĝo kovris la ringon. Sed printempe la ringo estis same bone videbla. Pli kaj pli oni parolis pri NIFOj. La iam vigla fiŝkaptista insulo denove estis centro de la atento. Ĵurnaloj, radio, televido - ĉiuj parolis pri la mistera ringo.

Tamen, ĉiuj provoj logike klarigi la originon de la ringo malsukcesis, jen pro la ektremaj mezuroj de la ringo, jen pro la fakto ke la ebenaĵo estas kaj malgranda kaj malfacile alirebla de ĉiu direkto.

En aprilo 1976 la ĵurnalo Bergens Tidende anoncis ke la mistero estas solvita! Dosento pri biologio, Finn-Egil Eckblad [ekbla] diris:

- Mi estas 99 % certa ke temas pri fungoj, kiuj suĉas la akvon el la tero kaj tiel faras duoncirkojn kiajn la ringo en Espevær.

La insulanoj hezitis, kaj la NIFO-spertuloj furiozis. Ĉefe pro tio ke Eckblad neniam estis vidinta la ringon. Laŭ ili, la subita apero kaj la formo de la ringo ne kongruis kun la teorio de la dosento.

Kaj efektive: testoj de la grundo montris neniun spuron de fungo, kaj vidinte la ringon, Eckblad mem retiris sian hipotezon.

Poste aperis pluraj teoriaj, kelkaj pli fantaziaj ol aliaj. La plej rimarkinda sendube estis ke kunikloj faris la ringon dum siaj seksumaj ritoj! Tiu klarigo rapide mortis kiam insulano asertis:

- Ne estas kunikloj sur Espevær, kaj estus vera sensacio se kunikloj naĝus 7 km en la maro kaj poste tiom kurus en cirklo ke la grundo sinkis. Kaj ĉio-ĉi por seksumi!

Samtempe aliaj raportis pri eksterordinaraj spertoj. En aŭtuna nokto - ĉirkaŭ la malkovro de la ringo - hundo freneze bojis sen evidenta kialo, kion ĝi neniam faris, nek antaŭe nek poste. En la sama periodo ŝipo ankaŭ vidis strangan lumon en la ĉielo. Kompreneble oni tuj ligis tiujn raportojn al la ringo.

Tiel la mistero pluvivas ankaŭ hodiaŭ, 23 jarojn poste. La ringo ankoraŭ bone videblas, kvankam ĝi iom post iom malaperas, kaj multaj turistoj sekvas la ŝildetojn kun "NIFO" por mem decidi kion kredi.

Jes, kion kredi? Laŭ la trajtoj de la spuro jes ŝajnas ke io surteriĝis. Io tre granda kun ĉirkaŭumo de 63 m kaj pezo de 50-60 tunoj. Kaj tia formata objekto povus veni al tiu ebenaĵo nur aere. Cetere, la sola spuro ke io moviĝis estas kelkaj ripetoj - en la ŝtonoj. Pri biologiaj aŭ aliaj sciencaj klarigoj la fakuloj ŝajnas esti cedintaj.

Dum ni gratas la hararon aliaj jam certas. Jen kion diris Finn W. Kalvik de la asocio UFO-Norge (NIFO-Norvegio) en intervjuo:

- Se iu montros al mi teran aviadilon, kies ovala subo estas 26 m longa kaj 14 m larĝa, kiu havas ĉirkaŭumon de 63 m, kaj kiu ekflugas kaj surteriĝas vertikale, mi tion akceptos. Se ne, mia teorio estas ke ekstertera aviadilo vizitis Espevær.

23 jarojn poste nek Kalvik, nek liaj kontraŭuloj estas povinta pruvi ion ajn. Dume, la ringo invitas siajn vizitantojn al bunta fantaziado.


KIO ESTAS NIFO-j?

La mallongigo NIFO signifas "Ne-Identigita Fluganta Ojekto". La Norvega asocio pri NIFOj (UFO-Norge) difinas NIFOj jene: "NIFO estas raportita fenomeno en la ĉielo, en la aero aŭ sur la grundo, kiu post profundaj esploroj de kvalifikitaj homoj ankoraŭ estas rigardata ne-identigita." Sekve, la demandon "Ĉu ekzistas NIFO-j?" oni devas jesi, ĉar NIFO estas nur nomo de io ne-konata aŭ ne-klarigebla, kaj ne necese estas eksterteraj aviadiloj.

La unua raporto pri NIFOj venis en Usono en 1947, kaj en la jaroj 1947-1969 la Usono Aerarmeo registris 12600 raportoj pri NIFOj. Ĉiujare homoj en la tuta mondo vidas strangajn lumojn, objektojn aŭ spurojn, kiujn ili kredas esti vizitoj de eksterteranoj. Tamen, la plej multaj fenomenoj estas facile klarigeblaj. Plej ofte temas pri steloj, planedoj aŭ astronomaj lumfenomenoj aŭ pri flugantaj objektoj kiel aviadiloj, raketoj kaj satelitoj. Kelkfoje temas pri halusinacioj aŭ simple pri ŝerco, kio estis la kazo pri misteraj spuroj en kampoj en Granda Britio.

La sciencon esplori pri NIFOj oni nomas NIFOlogio, kaj la esploristo sekve estas NIFOlogistoj.


© Kjell H. Ullestad - sist oppdatert 04.02.2007